Mouvement du Nid

La Movado de la Nesto (esperanto)

Lokita en la tuta Francio, la Movado de la Nesto agas rilate la
kaŭzojn kaj la konsekvencojn de la prostituado. Ĝi estas asocio, kiu aktivas samtempe surloke kaj en la socia movado.

La Movado de la Nesto estas rekonita kiel asocio je publika utileco, kiel kompletiga edukada asocio, agnoskita de la Ministerio pri Edukado kaj kiel popola edukado agnoskita de la Ministerio pri Juneco kaj Sportoj. Ĝi estas ankaŭ kleriga organismo.

Lokita en la tuta Francio, la Movado de la Nesto agas rilate la
kaŭzojn kaj la konsekvencojn de la prostituado. Ĝi estas asocio, kiu aktivas samtempe surloke kaj en la socia movado.

Ĉiujare niaj teamoj renkontas 6000 prostituitajn personojn sur la lokoj de la prostituado kaj dum la deĵoradoj. La movado edukas pli ol 2500 profesiulojn kaj renkontas prevente 20 000 gejunulojn por atentigi ilin pri la perfortoj de la prostituado.

Kun siaj parteneroj, la Movado de la Nesto helpas prostituitajn personojn en iliaj klopodoj ĉe justico-institucioj, ĉe sano-servoj aŭ eĉ ĉe la sociaj asekuroj. Kiam ili ekklopodas forlasi prostituadon, tiam la movado ankaŭ subtenas ilin.

4 prioritatoj por agadoj

  • la renkontoj
  • la akompanado
  • la klerigado de la sociaj profesiuloj
  • la prevento

Niaj agadoj por renkontoj kaj akompanado

- Rompi la prostituata izoliĝo per surloka ĉeesto

La plejmultaj prostituitaj personoj estas tre soleĉaj solecaj. Iuj havas eĉ neniam kontakton kun la ekstera mondo de prostituado : familia rompo kaj sociaj malaliĝoj. En tiu kunteksto, la Movado de la Nesto ofte estas la unua paŝo al socia ligo. Ĉiusemajne, en trideko da francaj urboj, niaj teamoj de bonvolemuloj iras renkonte al prostituitaj personoj

- Subteni la prostituitajn personajn kaj evoluigi alternativojn

Grandaj izoliĝo, sociaj kaj ekonomiaj malstabilecoj, ne laŭleĝa administrativa situacio, psikologia suferado, perdo de mem-estimo. Plej multaj virinoj, viroj kaj transseksuloj spertis gravajn perfortojn, ofte seksajn, antaŭ ol eniri prostituadon kaj ĉiam daŭre vivas en la prostituado.

La socia, psikologia, homa, medicina kaj jura helpoj al tiuj personoj, en la respekto de ilia vivosperto, postulas paciencon, persistemon kaj kuraĝon, kelkafoje por alfronti kun ili la multegajn defiojn, al kiuj ili estas konfrontitaj : resocialiĝo, klopodegoj ĉe prefekteĵo kaj sociaj servoj, aliro al juraj rajtoj, klerigado, gastigado, laboro, reakiro de memfido kaj nova estimo de sia propra korpo.

Niaj klerigadoj

- Disvatigi nian socian celon edukante profesiulojn

Fakaj edukistoj, sociaj asistantoj, profesiuloj pri sano kaj justico, eduko-fakuloj havas esencan rolon sed ili ne estas sufiĉe ekipitaj por inici efikajn dinamikojn, por subteni la readaptadon de prostituitaj personoj aù preventi prostituadan riskon.

La prostituado estas ja preskaŭ neniam traktita, ĉefe en la klerigado de tiuj profesiuloj. Tiu manko estas ampleksigita pro la foresto de leĝaj tekstoj kaj pro la maltaŭga politiko rilate al prostituado. Tial la Movado de la Nesto disvolvis de multaj jaroj, klerigadajn kursarojn kaj informajn tagojn por la sociaj profesiuloj.

- Niaj prevento-agadoj

Propagi edukadon pri egaleco kaj pri sekseco kaj konstrui rilatojn inter knaboj kaj knabinoj sen rilato al mono

Multe da profesiaj kaj asociaj praktikoj estas nun koncernataj de la prostituada risko ĉefe ĉe la gejunuloj. La amplekso de la fenomeno, la banaliĝo de seksa konduto kun riskoj, la disvolviĝo de prostituada trafiko, la komplekseco de helpo al la prostituitaj personoj aspektas al multaj sociaj kaj edukaj intervenantoj kiel realaĵo, al kiu ili estis nek alkutimiĝintaj nek preparitaj.

Ĉiu-jare la Movado de la Nesto renkontas 20000 gejunulojn okaze de la prevento-tagoj, dum tiuj renkontoj, la Movado de la Nesto starigas pozitive elpensitan strategion, kiu instigas gejunulojn iĝi propraj aktoroj kaj aktorinoj de sia vivo, kreskigante sian psiko-sociajn kompetentecojn : kritika pripensado, la kapablo esprimi siajn opiniojn kaj sentojn, la ekkompremo de siaj propraj emocioj kaj la mem-estimo kaj respekto al aliuloj.

Réseaux sociauxFBTweet

Nos vidéos